Gaius Valerius Catullus
PRI QUINTIA


Quintian multaj trovas bela.
Nu, ŝia haŭto estas hela,
staturo rekta sveltas alte,
ĉion konfesas mi aparte,
sed belon de la tut' kontestas:
nenia ĉarmo en ŝi estas,
en ŝia granda korpo blanka
eĉ grajn' da salo estas manka.

Lesbia tute-tuta ravas,
ĉar rabis ŝi kaj sola havas
de ĉiuj belulinoj armon,
voluptodonan Venus-ĉarmon.